János Gyalui Asztalos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1649 en nekonata valoro |
Morto | 30-an de novembro 1799 (150-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Gyalui Asztalos [jAnoŝ djalui astaloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyalui Asztalos János estis hungara ornama pentristo.
Biografio
Pri biografio de János Gyalui Asztalos restis nenio, tamen li postlasis artaĵojn, kiuj meritas rememori pri li. Li vivis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Li estis etnobelo, kiu rifuĝis el turka parto de Hungario al Transilvanio. Li pentris lignaĵojn de kalvinismaj preĝejoj. Tiuj pentraĵoj apartenas al la popola renesanco.
Postlasitaj artaĵoj
- 1687 Körösfő, ŝtuparo al la galerio
- 1699 Magyarvista, balkono
- 1692 Ketesd, kasona plafono
- 1697 Magyarbikal, kasona plafono
- 1740 Tordaszentlászló, supra parto de la predikejo
- 1743 Sztána, balkono, kasona plafono
- 1687 Nádasdaróc, balkono
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.