János Goll | |
---|---|
János Goll en 1885 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1841 en Bátaszék |
Morto | 20-an de oktobro 1907 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto • komponisto |
János Goll [jAnoŝ gol], laŭ hungarlingve kutima nomordo Goll János estis hungara muzikinstruisto, komponisto, redaktoro.
János Goll [1] naskiĝis la 25-an de junio 1841 en Bátaszék, li mortis la 20-an de oktobro 1907 en Budapeŝto.
Biografio
János Goll studis en pedagogia lernejo, poste en muziklernejo (nuna konservatorio) en Pest (urbo). Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Károly Thern kaj Viktor Feigler. Ekde 1865 li instruis en lernejoj. Li ankaŭ komponis kaj verkis muziklibrojn. Ekde 1874 li ankaŭ estis redaktoro de revuo. Li partoprenis en fondo de sportklubo de Újpest, krome li havis plurajn oficojn en muzikaj asocioj.
Elektitaj libroj
- Elemi énektan I-II (1884/1886)
- Énektan és Polyhymnia (12 eldonoj)
- Általános zenetan 1906
- Zenészeti műszótár zeneelméleti bevezetéssel (1910)
Elektitaj komponaĵoj
- akompanaj muzikoj por teatraĵoj
- 200 popolkantoj por vira koruso
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.