János Giszkalay | |
---|---|
János Giszkalay | |
Persona informo | |
Naskonomo | Widder Dávid |
Naskiĝo | la 3-an de aprilo 1886 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario |
Morto | la 4-an de aprilo 1951 en Israelo Hajfo |
Ŝtataneco | Hungario • Israelo |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • poeto • verkisto |
János Giszkalay [jAnoŝ giskalai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Giszkalay János, hebree יוחנן גוש חלב estis hungara-rumania-juda verkisto, ĵurnalisto, tradukisto. Lia origina nomo estis Dávid Widder, lia pseŭdonimo estis Erda, lia frato estis Salamon Widder. Lia prenita nomo origine estis populara heroo en Galileo en la 1-a jarcento post Kristo.
János Giszkalay[1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1886 en Hungara reĝlando, li mortis la 4-an de aprilo 1951 en Hajfo (Israelo).
Biografio
János Giszkalay devenis el juda familio. Li kontribuis en Budapeŝto en judaj gazetoj. Li asertis, ke la antisemitoj havis neniun moralan rajton postuli patriotismon de la subpremataj hungaraj judoj. Tio kondukis al rifuĝo al Rumanio, kie li estis ĵurnalisto en hungarlingva juda ĵurnalo en Cluj, poste en aliaj urboj li kontribuis. Li enmigris en britan Palestinon dum la 2-a mondmilito. Lia cionisma agado instigis multajn hungarajn judojn por ekloĝi en Israelo. Li estis paŝtisto en kibuco. Baldaŭ li tradukis siajn proprajn verkojn en la hebrean en Hajfo.
Elektitaj kontribuoj
- Micha Jószéf (Bin Gorion): József és testvérei : ó-zsidó regény (tradukaĵo, 1920)
- A titok (drameto, 1922)
- Az Új prófécziák könyvéből (poemoj, 1923)
- Támár (romano, 1924)
- Jönni fog még egy Kippur-napja én Istenem (noveloj, 1925)
- Vitéz-Benája három Útja (1928)
- Akiba csudálatos élete (romano, 2 volumoj, 1934)
- Heinrich Heine: Confessio judaica (tradukaĵo, 1935)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM56040;jsessionid=27EAA61186998E9D911E000C04B85786 hungarlingva datenaro de muzeo