János Csiky
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1873 (1873-10-03)
en Kluĵo
Morto 28-an de junio 1917 (1917-06-28) (43-jaraĝa)
en Újpest
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto muzikologo

CSIKY János (ĉiki) estis hungara komponisto kaj muziksciencisto naskita en Koloĵvaro la 3-an de oktobro 1873 kaj mortinta en Újpest la 28-an de junio 1917.

Biografio

János Csiky estis lernanto de Ödön Farkas kaj János Koessler. Inter 1904-11 li estis muzikkritikisto de la Budapesti Hírlap. Li estis kantinstruisto ekde 1908 de la Nemzeti Zenede (Nacia Muzikinstruejo), ekde 1911 de la aktorekademio. Li priokupiĝis ankaŭ pri la plej malnovaj notaĵoj de la hungara popolmuziko. Liaj verkoj aperis en Ethnographia, Magyar Könyvszemle, Magyar Közélet kaj en la Zeneközlöny.

Verkoj

  • Hangképzés (Bp., 1912);

Komponaĵoj

  • Dalok (Kanzonoj).

Eldonaĵoj

  • Régi dalok (Malnovaj kantoj)

Literaturo

  • F. Gy.: Cs. J. (Zenei Szle, 1917. 5. sz.)

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.