János Csapó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1924 en Tóalmás |
Morto | 25-an de novembro 2015 (91-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Infano | György Csapó (drumisto) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
János Csapó [jAnoŝ ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó János estis hungara aktoro. Lia filo estis György Csapó (drumisto).
János Csapó[1][2] naskiĝis la 3-an de januaro 1924 en Tóalmás, li mortis la 25-an de novembro 2015 en Miskolc.
Biografio
János Csapó daŭre estis edukita en Budapeŝto. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1953. Lia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Inter 1955-1957 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), inter 1958-1966 de Teatro Gárdonyi Géza, poste de Nacia Teatro (Miskolc). En la lasta teatrejo li ricevis la titolon "eterna membro de la teatro" Li ricevis premiojn inter 1976-2006.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - monaĥo Lőrinc
- Kiel Plaĉas al Vi - Ádám
- La Dresado de la Megero - lernejestro
- Molière Tartufo - Orgon
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Peacock
- Friedrich Schiller: Maria Stuart (dramo) - Talbot
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Firs
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Miska
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Ferenc Molnár: Doktor úr - Puzsér
- Imre Madách: Mózes - faraono
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - komercisto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - profesoro Kányai
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Sziget a szárazföldön (1969)
- Ballagó idő (1976) – maljuna Pétör
- Valahol Magyarországon (1987)
- Törvénytelen (1994)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Násznép (1976) – avo
- A fekete kolostor (1986) – Müller
- Kisváros (serio, 1995-1996) - Armin Müller
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.