János Bokrányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rauberstrauch János Alajos |
Naskiĝo | la 10-an de junio 1813 en Szepesolaszi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 1-an de junio 1869 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
János Bokrányi [jAnoŝ bokrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokrányi János estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rauberstrauch János Alajos [raŭberstrauĥ alajoŝ] ĝis 1842.
János Rauberstrauch[1] naskiĝis la 10-an de junio 1813 en Szepesolaszi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio), li mortis la 1-an de junio 1869 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
János Bokrányi studis filozofion en Reĝa Jura Akademio (Kassa) (tie ankaŭ juron) kaj Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), teologion en Reĝa Universitato de Pest. En 1838 li ekinstruis en la menciita akademio en Kassa. En 1861 li estis nomumita vicakademiestro de Reĝa Jura Akademio (Pozsony). Post tri jaroj li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li gvidis la akademion ĝismorte.
Lia kontribuo
- Magyar tiszti irásmód példákkal világosított szabályai (1844)