János Aszalai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó János |
Naskiĝo | la 25-an de januaro 1769 en Aszaló (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 12-an de oktobro 1796 en Graz (Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto • tradukisto • edukisto • instruisto |
János Aszalai [jAnoŝ asalai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aszalai János estis hungara instruisto, tradukisto, jakobeno. Lia origina familia nomo estis Szabó, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Aszalay [asalai].
János Aszalai[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1769 en Aszaló (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 12-an de oktobro 1796 en Graz (Aŭstra Imperio).
Biografio
János Aszalai studis en Sárospatak, dum li estis familia instruisto ĉe Ferenc Kazinczy. Baldaŭ li estis instruisto en lernejo en Sárospatak. Tiutempe disvastiĝis la jakobena movado, la polico faris ekzamenon pri Aszalai, fine li perdis la postenon. Li estis hejma instruisto ĉe Ferenc Kubinyi. En 1794 li estis arestita kaj akuzita en la jakobena proceso. Li estis kondamnita je kvinjara prizono. Li mortis en malliberejo de Graz. Li postlasis tradukaĵojn, liaj tradukitaj komedioj plurfoje estis prezentitaj.
Elektitaj tradukaĵoj
- Lesszingnek meséi három könyvben (tradukitaj fabeloj de Gotthold Ephraim Lessing, 1793)
- Politikus csizmadia (tradukita komedio de Ludvig Holberg)
- Minden lépés egy botlás (tradukita komedio de Goldsmith-Schröder)
- Minden lében kanál (tradukita komedio)