János Aranyosi | |
---|---|
János Aranyosi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1934 en Rátka |
Morto | 23-an de majo 2014 (79-jaraĝa) en Siófok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Medicina Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • anestezisto |
János Aranyosi [jAnoŝ aranjoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Aranyosi János estis hungara kirurgo, pulmonologo, anestezisto, altlerneja instruisto.
János Aranyosi[1][2] naskiĝis la 20-an de novembro 1934 en Rátka, li mortis la 23-an de majo 2014 en Siófok.
Biografio
János Aranyosi maturiĝis en gimnazio, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1959, pulmonologian en 1961, anestezistan en 1963, kirurgian en 1967. Li kandidatiĝis (CSc) en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1977 li estis docento en la universitato, inter 1987-1999 li estis ĉefkuracisto, poste li pensiuliĝis. Tamen li laboris pli ĝis 2013. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis plurajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj
- A szérumkolineszteáz aktivitás anaesthesiologiai vonatkozásai (disertaĵo, 1976)
Fontoj
Memorigiloj
- reliefa memortabulo en Debrecen
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.