Ján Abrahamffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1662 en Neustadt an der Waag (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 16-an de aprilo 1728 en Skalitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | slovaka • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto • teologo • predikisto • poeto |
Ján Abrahamffy [abrahamfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahamffy János estis hungaria slovaka katolika pastro, franciskano, aŭtoro de la unua presita slovaka katolika preĝlibro.
Ján Abrahamffy[1] naskiĝis en 1662 en Neustadt an der Waag (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1728 en Skalitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Skalica en Slovakio).
Biografio
Ján Abrahamffy akiris sian bakalaŭran diplomon pri filozofio en Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1680. Post 2 jaroj li estis sekulara pastro (komprenu: predikisto). En 1684 li aliĝis al la franciskanoj. Li kompletigis sian filozofian edukadon en Skalitz (1685 - 1686), Ungarisch Hradisch (1687-1688) kaj Freistadt (1689), poste li estis franciskana predikisto.
Elektitaj kontribuoj
- Knižka modliteb nábožných (libro de religiaj preĝoj, 1693)
- Holocaustum quotidianum (1695)
- zbierka žalmov Žaltář (psalmaro, 1697)
- protireformátorský polemický spis Fakule hořící (kontraŭreforma polemika verko, 1700)