Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero J. Por aliaj signifoj vidu J (apartigilo). |
J, minuskle j, estas la 13-a litero de la esperanta alfabeto kaj 10-a litero de la alfabetoj angla, franca, germana, nederlanda kaj skandinavaj.
En Esperanto, ĝi havas la prononcojn (laŭ IFA) aŭ konsonantan [j] aŭ duonvokalan [i], kaj la nomon jo. Ĝi duonvokale rilatas al I same kiel Ŭ al U. Ĝia gramatika funkcio estas estigi pluralojn (unu gaja homo > unuj gajaj homoj). Ĝia duonvokala funkcio estas estigi diftongojn (aj, ja, ej, je, oj, jo, uj, ju).
J ne estas origina parto de la latina alfabeto, kiu prae uzis la saman literon I por ambaŭ sonoj [i] kaj [j] (ekzemple en la nomo IVLIVS, modernskribe "Julius"), sed evoluis en verkoj de mezepokaj monakoj en Eŭropo, kiuj por distingi inter vokala kaj konsonanteca i ekskribis du i, unu super la alia, por la lasta. Poste la du i kunfandiĝis al J/j.
La originan prononcon pli-malpli konservis la modernaj alfabetoj de Esperanto, de la germana, de la nederlanda, de la latinliteraj slavaj lingvoj kaj de la lingvoj de Nordio.
En aliaj alfabetoj, la signoj I aŭ Y prenis tiun funkcion, dum j ricevis novajn taskojn. En la hispana ĝi estas legata kiel [ĥ] aŭ [h], en la franca kaj la portugala kiel [ĵ], en la okcitana kaj en la angla, kaj en multaj kun angla-inspiritaj alfabetoj kiel [ĝ].
Tamen, por diftongigi, la plejmulto de la latinskribaj ortografioj utiligas i (tiel, kun kromsigno, ankaŭ IFA) aŭ y. Tiucele uziĝas j en Esperanto, en la dana kaj en la sveda.
En kelkaj alfabetoj, kiel tiu de la kimra, ĝi tute ne enkutimiĝis, aperante nur en fremdvortoj.
La nomo de J
Krom son-spegulaj vok-nomoj (jo, je, ĝej), ĝi havas veran nomon en kelkaj lingvoj el la nomo de la hebrea litero samvalora jod, ekzemple Jod [jot] (germane), jod [joz/jod] (dane), jodd (norvege); jota [ĴOta] (portugale) kaj [ĤOta] (hispane).
Eksteraj ligiloj
- Sergio Pokrovskij: Duonvokaloj kaj diftongoj.
|