Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj | ||
---|---|---|
akademio de sciencoj • publika establo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1961 | |
Situo | ||
Geografia situo | 31° 46′ 14″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)31.7704805635.21576111Koordinatoj: 31° 46′ 14″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo) | |
lando | Israelo | |
urbo | Jerusalemo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Komitato pri Kosma Esplorado • Internacia Scienca Konsilio • InterAcademy • Association of Academies and Societies of Sciences in Asia • Internacia Akademia Unio • All European Academies vd | ||
| ||
La Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj, bazita en Jerusalemo, estis starigita en 1961 de la ŝtato Israelo por nutri kontakton inter fakuloj de la sciencoj kaj homoj en Israelo, por konsili la registaron en esplorprojektoj de nacia graveco, kaj promocii ekscelencon. Ĝi konsistas el 102 de la israelaj plej distingitaj erudiciuloj.
La Akademia sidejo estas apud pordo al la oficiala restadejo de la prezidento de Israelo kaj la Konsilio por Supera Edukado en Israelo ĉe Placo Albert Einstein en Jerusalemo.
En la Sciencoj, la Akademio fondusprojektas pri geologio, flaŭro, kaj faŭno de Israelo, kaj faciligas la partoprenon de israelaj sciencistoj en esploro en internaciaj projektoj, kiel alta energifiziko en CERN kaj sinkrotrona radiado ĉe la Europe Synchrotron Radiation Facility.
En Beletroj, esplorado estas financita en la studo de la Tanaĥo kaj Talmudo, juda historio, juda filozofio, juda arto, kaj la hebrea lingvo, tiel kiel la hebreaj prozo kaj poezio.
La Akademio administras la Ejnŝtejnan Kunularfonduson, kiu nutras la rilatojn inter sciencistoj el la tuta mondo kaj la israela akademia komunumo, la Israelan Scienco-Fonduson, kun jara buĝeto de $ 53 milionoj, kaj nombron de esplorfondusoj bazitaj sur subvencioj de la Adler-Fonduso por spaca priserĉado, la Wolf Foundation, kaj la Fulks Foundation por medicina esplorado. La Akademio ankaŭ respondecas pri la Israela Akademia Centro en Kairo, kiuj helpas israelajn klerulojn per esploroj pri Egiptujo kaj Egipta kulturo, kaj faciligas kunlaboron kun egiptaj akademianoj.
La Akademio havas observantan statuson ĉe la Europe Science Foundation, kaj zorgas pri programoj kun la brita Reĝa Societo, la brita Akademio, la Sveda Akademio, kaj la National Research Council de Singapuro.
Konstruaĵoj kaj monumentoj
Eksteraj ligiloj
- Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj Arkivigite je 2011-12-12 per la retarkivo Wayback Machine