Izrael Lejzerowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georgo Verda |
Naskiĝo | 4-an de junio 1901 en Łódź |
Morto | 8-an de aprilo 1942 (40-jaraĝa) en Treblinka |
Lingvoj | Esperanto • jido |
Loĝloko | Varsovia geto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Pollando |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • ĵurnalisto • tradukisto |
Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis la 4-an de junio 1901 en Lodzo, mortis en 1942 en Treblinka[1]) estis pola verkisto en multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.
Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Aŝ) kaj el la hebrea (Dibuk de Salomon Anski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). En 2014 aperis la 4-a eldono de ĉi tiu verko ĉe Libro-Mondo/Grafokom[2]
Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.
Verkoj
- El la "Verda Biblio, Hungara Esperanto-Asocio, 1978
- Ŝlosilo en la juda lingvo . Eldonejo J. Ŝapiro, Bialystock, Pollando.
Tradukoj
Sorto dum la Dua Mondmilito
Laŭ Isaj Dratwer post la atako de Tria Regno al Pollando, Lejzerowicz kun la familio fuĝis el Lodzo. Kelkajn monatojn li pasigis en koncentrejo apud Krakovo. Poste li troviĝis en la varsovia geto, kie li ne ĉesigis sian aktivadon por Esperanto: parolis dum sekreta Zamenhof-festo, komencis traduki en Esperanton la poezian romanon Konrad Wallenrod de Adam Mickiewicz. Por la lasta fojo Dratwer vidis lin en julio-aŭgusto 1942, kiam komenciĝis la Granda Kampanjo. Lejzerowicz, liaj filino kaj edzino estis enigitaj en malsamajn vagonojn kaj forportitaj al la nazia ekstermejo Treblinka, kaj tie, samkiel multaj aliaj polaj judoj, gasumitaj[3].
Alia Lejzerowicz
Ne endas konfuzi la esperantiston Izrael Lejzerowicz kun la pola pentrartisto (kaj jida poeto) pl:Izrael Lejzerowicz, kiu[4]:
- ankaŭ naskiĝis en Lodzo, sed la 6-an de novembro 1902;
- ankaŭ dum la germana okupado vivis en geto, sed en la Lodza geto;
- ankaŭ pereis dum la Dua Mondmilito (kun kelkaj membroj de sia familio) en nazia koncentrejo, sed en la koncentrejo Aŭŝvico.
Eksteraj ligiloj
- El la "Verda Biblio" kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer – rete legebla teksto
- Recenzo de Fernando Pita pri la libro de Izrael Lejzerowicz "El la “Verda Biblio”, aperinta en Revuo Esperanto en aprilo 2017.
- "El la Verda Biblio", remuntaĵo de video-prelego, prezentita de Prof. Ivan Colling, el la brazila urbo Kuritibo, la 30-an de januaro 2021.
Referencoj
- ↑ Kiel Lidia Zamenhof pereis en Treblinka
- ↑ La legenda LEGENDA biblio de Izrael Lejzerowicz, recenzo de Fernando Pita pri la libro
- ↑ Izrael Lejzerowicz – Georgo Verda – artikolo de Isaj Dratwer en Literatura Mondo, 5–6 (1947), p. 86.
- ↑ Izrael Lejzerowicz: la Pentrartisto kaj Poeto
|
| |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵurnalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agadon de L. Kelkjara prez. de la Tutmonda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel originala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej individuaj fenomenoj en la E-ista literaturo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mistera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda lingvo, 1933. LK. F. SZILÁGYI. |
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |