Izoborneolo | |||
dekstrorotacia Izoborneolo kaj levorotacia Izoborneolo | |||
Tridimensia strukturo de la izoborneolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 124-76-5 | ||
ChemSpider kodo | 4882019 | ||
PubChem-kodo | 6321405 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blankaj kristaloj kun karakteriza odoro | ||
Molmaso | 154.25 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.992 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 212-214 °C | ||
Bolpunkto | Sublimiĝas | ||
Refrakta indico | 1,502 | ||
Ekflama temperaturo | 65.6 °C[1] | ||
Solvebleco | Akvo:1190 mg/L 25 °C Solvebla en organikaj solvantoj, alkoholoj kaj kloroformo | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1750 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R36/37/38 | ||
Sekureco | 24/25 26 S37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H315, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P240, P241, P280, P305, P362, P378[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izoborneolo estas cikla alkoholo, izomero de la borneolo, kemia komponaĵo kun kamforeca odoro, kiu povas esti preparata per hidrolizo de la izobornila acetato aŭ per kataliza reduktiĝo de la kamforo.
La optike neaktiva komponaĵo povas prepariĝi per traktado de la kamfeno en miksaĵo 1:1 kun sulfata acido kaj glacia acetata acido sekvata per hidrolizo de la izobornila acetato.[4] Ĝi estas uzata kiel gustigilo kaj en parfumfabrikado. Ĝi posedas antibakteriajn, analgeziajn kaj kontraŭinflamajn proprecojn, ĉefe rilate al Streptococcus aureus, Streptococcus pneumoniae, Streptococcus viridans kaj Escherichia coli.
Sintezo
Komerce izoborneolo estas sintezebla per reduktiĝo de la kamforo kun aluminia hidrido.
Literaturo
- Chemicalland21
- Green Synthesis of Camphor Arkivigite je 2017-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Odinity
- Sigma Aldrich
- Some Modern Methods of Organic Synthesis, W. Carruthers
- A Small Scale Approach to Organic Laboratory Techniques, Donald L. Pavia,George S. Kriz,Gary M. Lampman,Randall G. Engel
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ ChemNet
- ↑ PubChem
- ↑ Αlfa Aesar
- ↑ Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.