Izoapiolo
Izoapiolo
Plata kemia strukturo de la
Izoapiolo
Izoapiolo
Tridimensia kemia strukturo de la Izoapiolo
Izoapiolo troviĝas en la Ĝardenangeliko.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 1-Alila-2,5,-Dumetokso-3,4-Metileno-duokso-benzeno
Kemia formulo
C12H14O4
CAS-numero-kodo17672-88-7
ChemSpider kodo21475827
PubChem-kodo15559838
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora aŭ blanka solidaĵo
Molmaso222,24g mol−1
Denseco1,217g/cm−3
Fandpunkto56 °C [1]
Bolpunkto327,9 °C
Refrakta indico 1,564
Ekflama temperaturo131,6 °C [2]
SolveblecoAkvo:nesolvebla
Mortiga dozo (LD50)1515 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP301+312, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

IzoapioloC12H14O4 estas organika kunmetaĵo apartenanta al la familio de la fenilpropenoj. Ĝi estas esenca oleo, izomero de la dilapiolo, trovata en kelkaj plantoj tiaj kiaj petroselo, apio kaj aliaj plantoj de la familio de la apiacoj, tiaj kiaj anetoj, anizo, karoto, kaj aliaj. En altaj dozoj izoapiolo estas irita kaj povas kaŭzi damaĝojn al la renoj kaj hepato. Krom la cis-izoapiolo, karvono, linalolo, miristata acido kaj petroselinata acido estas la ĉefaj konstituaĵoj en la esencoleo el koriandro-semo.[3] Izoapiolo estiĝas per aldono de 25 gramoj da apiolo sur 50 gramoj da kalia hidroksido en ĉeesto de etanolo. La kristaloj formitaj estas solveblaj en organikaj solvantoj kaj nesolveblaj en akvo.[4]

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de izoapiolo per molekula rearanĝo de la apiolo:

apiolo izoapiolo

Reakcio 2

izoapioloapiolata acido+acetata acido

Reakcio 3

  • Preparado de dilapiolo per molekula rearanĝo de la izoapiolo en alkala medio:

izoapiolo dilapiolo

Reakcio 4

  • Izomerio: Apiolo estas izomero de la izoapiolo kaj dilapiolo:

apiolo izoapiolo dilapiolo

Reakcio 5

  • Preparado de DMMDA2,5-dumetokso-3,4-metilenoduokso-amfetamino per traktado de izoapiolo kun amoniako:

izoapiolo DMMDA

Reakcio 6

  • Preparado de izoapiolo per interagado de miristikino kun formaldehido en alkala medio:

miristikino + formaldehido izoapiolo

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.