Iziso | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
egipta dio | |||||||||
Karakterizaĵoj | |||||||||
Sekso | ina | ||||||||
En hieroglifoj |
aŭ
| ||||||||
Transskribo | Aset aŭ Iset | ||||||||
Greka nomo | antikve-greke Ἶσις | ||||||||
Kulto | |||||||||
Centro de kulto | Philae, Abidozo | ||||||||
Familio | |||||||||
Gepatroj | Geb, Nut | ||||||||
Patro | Horuso | ||||||||
Patrino | Nut | ||||||||
Gefratoj | Oziriso, Setho, Neftiso, Horuso | ||||||||
Edzo/Edzino | Oziriso | ||||||||
Infanoj | Horuso, Anubo | ||||||||
simbolo | trono, la suna disko kun kornoj de bovino, pasero, kobro, vulturo, sikomoro | ||||||||
En alia projekto | |||||||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Isis | ||||||||
Iziso[1] (egipte: Ast [aset]), aŭ foje Izisa, en la egipta mitologio estis dia edzino kaj fratino de la dio Oziriso, kaj patrino de la dio Horuso. Tiu dia familio estas la plej fama en la egipta mitologio. Iziso estis la simbolo de bonega patrino.
Iziso finfine iĝis ne nur ĉe la egiptoj, sed ĉefe la aliaj popoloj de Romia imperio la plej granda el la grandaj diinoj. Ŝia gloro superpasis tiujn de ĉiuj aliaj diinoj kune, inkluzive tiujn de Egiptio kaj de la Azia-Eŭropa mondo. Ŝi estis indentigita je multaj diinoj kiaj Persefona, Diana (Artemisa), Seleno kaj Demetra, kies aŭtenta nomo ŝi estis laŭ ŝiaj fervoruloj. Tiel ŝia kulto disvastiĝis tra la plena Romia imperio. Ekzemple en Pompejo, kie ŝi estis adorata kune kun alia sinkreta fenomeno: la dio Serapiso, kaj ilia filo Anubo. Oni trovis restaĵojn de temploj ŝiaj ĝis en Parizo (Lutecio) kaj Arras (Nemetacum), Belgio, Hispanio ktp. Iuj romiaj imperiestroj kiel Hadriano evidentigis apartan piecon al ŝi. Iziso estis la patrina diino de la mondo. Ŝia lasta templo estis tiu de la nila insulo Fileo (latine Philae) apud Asuano en la 4-a jarcento de nia erao.