Tiu ĉi artikolo temas pri montetaro en Pollando, kiu en Ĉeĥio nomiĝas Fridlanta montetaro.
Izerskie Montetaro proksime de Lwówek Śląski
Lwówek Ślaski, aro de rokoj “Szwajcaria Lwówecka”.
Izerskie Montetaro proksime de vilaĝo Nagórze, komunumo Lwówek

Izera montetaro (pole: Pogórze Izerskie, [elparolu pogúĵe izerskie], germane Isergebirgsvorland [elparolu Ízagebirksforlant], ĉeĥe Frýdlantská pahorkatina) estas montetaro en Pollando kaj apartenas al Sudetaj montaroj. Ĝi estas norda malplialta antaŭparto de la Izera Montaro kaj pera tereno inter montoĉenoj de Okcidentaj Sudetoj kaj “SileziaLuzacia Malaltaĵo”.
Ĝi situas sur tereno de 1685 km2, okcidente limigita de la rivero Nysa Łużycka, oriente limigita de la rivero Bóbr, norda limo estas konvencia kaj tio estas stratumo de 200 metroj (super la mara nivelo) proksime de la urbo Bolesławiec. La rivero Kwisa estas akso de ĉi-tiu regiono kaj trafluas la urbojn: Mirsk, Gryfów Śląski, Leśna, Lubań kaj Nowogrodziec.
Tuta tereno “Izerskie Montetaro” estas strukturata de gnejsoj, granito - gnejsoj, grizorokoj kaj ardezoj. En larĝaj valoj troviĝas miocenaj sedimentoj el sub kiuj jen kaj jen traiĝas bazaltaj vulkanaj konusoj. Mankas pligrandaj arbaraj terenoj. Malkrutaj deklivoj ĝis la pintoj estas destinitaj al agrikulturo. Laŭlonge torentaj valoj situas multekilometrajn ĉenajn vilaĝoj, en kiuj oni povas trovi ekzemploj de popolaj konstruaĵoj.

Sudetoj en Pollando. Parto 332.26 – Izerskie Montetaro, 332.34 – Izera Montaro.

Vidindaĵoj

Pitoreska trafluo de rivero Kwisa kun Leśniańskie Lago kaj Złotnickie Lago, Lwówek Śląski, Lubomierz, kastelo Czocha, kastelo Gryf, kastelo Rajsko, kastelo Świecie, palaco en vilaĝo Biedrzychowice.


Bibliografio kaj fontaĵo

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.