Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ivry-la-Bataille. |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ivry-sur-Seine (stacidomo). |
Ivry-sur-Seine | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-de-Marne | ||||
Arondismento | Créteil | ||||
Kantono | Ivry-sur-Seine-Okcidento Ivry-sur-Seine-Oriento | ||||
| |||||
INSEE kodo | 94041 [+] | ||||
Poŝtkodo | 94200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 57 732 | ||||
Loĝdenso | 10 492 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 49′ N, 2° 23′ O (mapo)48.8138888888892.3877777777778Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 32 m [+] | ||||
Areo | 6,1 km² ( 610 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ivry-sur-Seine [+] | |||||
Ivry-sur-Seine (prononco [ivʁi syʁ sɛn]) estas franca komunumo situanta en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio, najbara de Parizo. En la jaro 2010, 57 732 loĝantojn[1].
Geografio
Ivry-sur-Seine troviĝas sude de Parizo (la du komunumoj tuŝas unu la alian). La aliaj najbaraj komunumoj estas Charenton-le-Pont nordoriente, Alfortville oriente, Vitry-sur-Seine sude, Villejuif sudokcidente kaj Le Kremlin-Bicêtre okcidente.
Ĝi enhavas du metrostaciojn (Mairie d'Ivry kaj Pierre et Marie Curie) de la linio 7 kaj trajnan stacion en la linio RER C.
La areo de la urbo estis pli granda; en la jaro 1860 ĝia norda teritorio estis donita al Parizo por pligrandigi la 13-an arondismenton.
Historio
La unuaj postsignoj certigantaj homan ĉeeston sur la teritorio de Ivry-sur-Seine datiĝas el 4 000 jaroj.
En la jaro -52, tie okazis batalo inter armeo de Kamulogeno, estro de Parisii, kaj Labieno, leŭtenanto de Julio Cezaro, kiu venkis.
Mezepoke, la teritorio de Ivry multe fragmentiĝis kaj unuiĝis diversaj senjorioj.
La komunumo de Ivry estis kreita en 1789.
Ekde 1925, la tri urbestroj estis anoj de la franca komunista partio.
Edukado kaj ekonomio
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 94041-Ivry-sur-Seine (france). Alirita 20-an de junio 2013.