Ivica Olić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1979 (44-jaraĝa) en Davor |
Lingvoj | kroata • rusa |
Ŝtataneco | Kroatio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ivica Olić estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la 14-an de septembro 1979 en la vilaĝo Davor proksime de Nova Gradiška, do nun estas 44-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Bayern München, en septembro de tiu jaro li transiras al la klubo VfL Wolfsburg, ambaŭ en Germanio - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Dinamo Zagreb, CSKA Moskvo kaj Hamburger SV. Krome Ivica Olić ekde la jaro 2002 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj same estas membro en la teamo partoprenanta en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ivica Olić – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.