Pri familinomo vidu en artikolo Ivanov.
Ivanovo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Иваново ruse | |||||
urbo | |||||
| |||||
urbo • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Centra federacia regiono | ||||
Provinco | Ivanova provinco | ||||
Urborajto ekde | 1871 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 153000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 401 505 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 830 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo)5741Koordinatoj: 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 120 m [+] | ||||
Areo | 104,84 km² (10 484 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ivanovo [+] | |||||
| |||||
Ivanovo (ruse Иваново) estas administra centro de Ivanova regiono, granda industria, scienca kaj kultura centro, nodo de fervoja kaj de aŭta (al urboj Kostroma, Kineŝma, Vladimir) vojoj en nord-oriento de Centra Rusio, regiona aerhaveno. Loĝantaro – 401 505 personoj (en 2021). La urbo situas sur la rivero Uvodj, ≈ 300 km nord-oriente de Moskvo. La rivero Uvodj, la alfluanto de la rivero Kljazjma, fluas de nordo al sudo dividante la urbon je du partoj. Ene de la urbo al Uvodj enfluas riveretoj Talka kaj Ĥarinka. Ivanovo troviĝas en la horzono de Moskvo, rilate al UTC la tempo aplikata en Ivanovo egalas al +3.00 h. (somere +2.00 h.).
Ivanovo tradicie estas nomita la teksa ĉefurbo de Rusio. Pro tio, ke la plejmulto da teksolaboristoj estis virinoj, oni daŭre kromnomas ĝin la "urbo de fianĉinoj". Intertempe la misproporcio de virinoj inter la geloĝantoj de Ivanovo delonge malaperis pro artefaritaj rimedoj de 1950-aj (evoluo de maŝinkonstrua industrio). Laŭ la statistiko la veraj "urboj de fianĉinoj" en la nuna Rusio estas Moskvo kaj Peterburgo.
Historio
Ivanovo (ĝis 1932 – Ivanovo-Voznesensk) estis fondita la 21-an de julio 1871 de du industriaj loĝlokoj: vilaĝo Ivanovo (konata de 1561) kaj de Voznesenskij Posad (aperis en 1853) kiel urbo de Ŝuja ujezdo de la Vladimira gubernio. La vilaĝo Ivanovo jam en 17-a jarcento gloriĝis per produktado de lina tolo kaj de vigla komerco. La produktado de tolo disfloris. La maldika ŝtofo taŭgis por subvestaĵoj kaj vestaĵoj, kaj la dika – por veloj de la juna rusa floto (ŝiparo). En 1825 en Ivanovo kaj en proksimaj ĉirkaŭaĵoj funkciis jam 125 fabrikoj. En geografi-statistika vortaro de la Rusia Imperio, publikigita en 1865, estis notite, ke «Ivanovo ... famiĝas laŭ sia vasteco,... laŭ la manufartura aktivado, kiel rusa Manĉester». De la 1871, ricevinte la statuson de urbo, Ivanovo-Voznesensk impete kreskis. La juna rusa kapitalismo kaj la spezema negociistaro rapide plenigis la vendomerkaton de Rusio kaj sukcese konkurencis internaciskale, komercante per ŝtofoj el la «rusa Manĉester». Multnombra proletaro de Ivanovo-Voznesensk deklaris siajn rajtojn per oftaj kaj organizitaj strikoj. En 1897-1898 en la urbo okazis famaj Ivanovo-Voznesenskije staĉki (strikoj), kiujn provokis malfacilaj laborkondiĉoj kaj rezulte de kiuj fondiĝis la unua en Rusio Soveto de laboristaj deputitoj. Ĝi ekzistis dum 72 tagoj. Strikaj manifestacioj daŭris ĝis la establiĝo de Soveta reĝimo en la urbo la 25-an de oktobro (la 7-an de novembro) en 1917. La taĉmentoj de laboristoj-ruĝgvardianoj partoprenis en oktobraj bataloj en Moskvo kaj poste batalis sur multaj frontoj de la civila milito.
Dum la jaroj de sovetiaj jarkvinoj estis konstruitaj kelkaj kombinumoj de la teksa industrio (Melanĵevij, Kamvolnij, Ĥlopĉatobumaĵnij) kaj grandaj fabrikoj. Konsiderinde evoluis maŝinkonstruado. Dekomence en la regiono disvolviĝis tiuj branĉoj, kiuj estis senpere ligitaj kun teksa produktado kaj torf-akirado. Meze de la 20-a j.c. en Ivanovo estis fonditaj kelkaj maŝinkonstruaj entreprenoj.
Komence de la 20-a jarcento. Ivanovo konkuris kun Lodzo (tiam ankaŭ rusimperia) pri la ĉefeco kiel teksoproduktejo en Eŭropo. La laborista vivmaniero estis malkomforta, kaj strikoj oftis. Unu el ili kaŭzis la rusan revolucion de 1905. Tiujare stariĝis la unua Soveto en la mondo.
Klimato
Mildkontitenta: varma, sed ne varmega somero kaj modere frosta vintro kun stabila neĝtavolo. Tamen, dum la lastaj jaroj la klimato en la regiono ŝanĝiĝas kaj iĝas pli varma. Laŭ la oficiala statistiko ekologia situacio en la Ivanova regiono estas kontentiga. Surborde de la riveroj ene de la urbo etendiĝis grandaj parkoj de ripozo : je la nomo de Stepanov, je la Revolucio de la jaro 1905 kaj nome de la rivero Ĥarinka.
Transporto
La urbon Ivanovo trapasas rusiaj aŭtovojoj de la federacia signifo P600, ŝoseoj 24K-090, 24K-093 kaj 24K-260. La publika transporto en la urbo estas prezentata per laŭitineraj busoj kaj taksioj. Krome ekzistas reto de trolebusaj itineroj, kiuj estis malfermitaj la 5-an de novembro 1962. Nun funkcias 11 linioj. En la norda parto de Ivanovo troviĝas fervojstacio, kiu estas granda fervojnodo kaj kies la unua stacidomo estis konstruita en 1894. En 1934 apud ĝi estis konstruita nova, pli spacoplena stacidomo (rekonstruita en 2021), kiu ĝis hodiaŭ estas la plej granda arkitektura monumento de modernismo en Rusio. Rektaj trajnlinioj ligas la urbon kun diversaj urboj de Rusio: Moskvo, S-Peterburgo, Jaroslavlo, Niĵnij Novgorodo, Samaro, Ufo kaj aliaj. Trafiko inter Moskvo kaj Ivanovo efektiviĝas per noktaj trajnoj, kaj ekde la 13-a de marto 2018 aldone cirkulas 4-foje diurne komforta eksprestrajno. En la Ivanova bustacio estas organizata regula bustrafiko al diversaj urboj de la regiono kaj urboj, precipe de la centra parto de Rusio. Aertransporta trafikado efektiviĝas per civila aerhaveno "Juĵnij (suda)".
Arkitekturaj monumentoj
En Ivanovo situas pluraj arkitekturaj monumentoj. Ili en Ivanovo troviĝas multaj, 14 el kiuj havas federacian kategorion de protekto. En 1920–1930 Ivanovo-Voznesensk travivadis periodon de sia disfloro, kaŭzita de reputacio de revolucia kaj proleta urbo. Laŭ la kvanto de la arkitekturaj monumentoj de ĉi epoko en la Centra federacia regiono Ivanovo nun cedas nur al Moskvo. Ĉi-tie vaste prezentiĝas la arkitekturo de avangardo, inkluzive konstruktivismon, al kiu apartenas ĉ. 50 konstruaĵoj : «Domo-ŝipo», «Domo-huffero», «Domo de la kolektivo de Golosov», «Domo de Ivseljbanko», «Fervoja stacidomo» k.a. Ankoraŭ unu monumento de tiu-ĉi periodo estas komplekso de konstruaĵoj de Ivanovo-Voznesenska politeknika instituto.
La plej antikvaj konstruaĵoj de Ivanovo estas «Ŝĉudrovskaja palatka» (1680) kaj ligna preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino (fino de la 17-a j.c. – komenco de la 18-a j.c.), preskaŭ plene detruita en 2015 post la incendio. En la historia centro de la urbo interesvekas antaŭaj domoj kaj bienoj de ivanovaj fabrikantoj kaj komencistoj de la dua duono de la 18-a j.c. – komenco de la 20-a j.c. Interesa estas ankaŭ industria arkitekturo. En la urbo konserviĝis en neŝanĝita stato kelkaj antaŭrevoluciaj teksaj fabrikoj.
Preskaŭ ĉiuj antikvaj preĝejoj de Ivanovo estis ekstermitaj dum la Sovetia potenco. Ĝis hodiaŭ konserviĝis la Kazana preĝejo (1787, rekonstruita en 1810), la preĝejo de Elio (1841) kaj tiu de Vladimir, la katedralo de Transfiguriĝo (1893) kaj la Entempliga (1907).
En la urbo ekzistas grandkvante histori-revoluciaj monumentoj: monumento al batalantoj de la Revolucio de 1905 jaro, memorejo "Ruĝa Talka", monumentoj al revoluciuloj-komunistoj ktp. En 2012 laŭ iniciato de Rusia Ortodoksa Preĝejo sur la placo je la 40-jariĝo de la Venko estis establita skulptaĵo al Sankta Georgo. Ivanovo eniras al la listo de urboj de la «Ora ringo de Rusio».
Laŭ la ukazo de la Prezidento de la Rusia Federacio la 2-an de julio 2020 la urbo ricevis la honoran titolon "La urbo de laborgloro".
Edukado kaj klerigado
La unuaj superaj lernejoj (politeknika kaj pedagogia institutoj) estis malfermitaj en 1918. Nun en la urbo funkcias 7 superaj lernejoj: politeknika, kemi-teknologia, energetika kaj Ivanova ŝtata universitato, medicia, agrikultura kaj kontraŭincendia kaj savserva akademioj. Plusas kelkaj filioj de aliurbaj superaj lernejoj, 24 mezgradaj specialaj teknikaj lernejoj kaj 10 kolegioj, ankaŭ Internacia centro de edukado «Interdom» je nomo de E.D.Stasova. Entute – 63 lernejoj, sen kalkuli mezgradajn lernejojn kaj gimnaziojn. Plurajn infanĝardenojn vizitas centoj da infanoj antaŭ ol frekventi lernejojn.
Institucioj de kulturo
En Ivanovo funkcias tri teatroj (drama, muzika, pupa), kvar kinejoj kaj kelkaj muzeoj (histori-regiona, muzeo de industrio kaj arto, de Ivanova indieno, regiona artmuzeo, muzeo de la unua Soveto, muzeo de Sovetia aŭtoindustrio). En la urbo troviĝas la ŝtata cirko je nomo de V.A.Volĵanskij, la ŝtata filarmonio kaj la zoologia parko.
Famuloj
Balmont Konstantin Dmitrijeviĉ (1867-1942) – unu el grandaj reprezentantoj de la poezio de la Arĝenta jarcento, poeto-simbolisto, eseisto, tradukisto.
Levitan Isaak Iljiĉ (1860-1900) – fama rusia pentristo, majstro de pejzaĝo kaj de natura humoro.
Natali Sarrot / Nathalie Sarraute (1900-1999) – franca verkistino, romanisto, kritikisto kaj dramaturgo.
Tarkovskij Andrej Arsenjeviĉ (1932-1986) – fama kinoreĝisoro, scenaristo, gentopatro de sendependa rusia kino.
Zajcev Vjaĉeslav Miĥajloviĉ (1938-2023 ) – mondkonata sovetia kaj rusia modelisto.
Esperanto en Ivanovo
En Ivanovo dum kelkaj jaroj laboris Antoni Grabowski. J. Jovlev publikigis plurajn tradukojn el la rusa dum la 1960-aj jaroj. En Ivanovo loĝis sovetia kaj rusia esperantistino Jelena Lebedeva. Festivalo EoLA okazis en Ivanovo en 1994 kaj 1998.
Vidu ankaŭ
- Interdom
- Tramtransporto en Ivanovo
- Ŝtata Universitato de Ivanovo pri Ĥemio kaj Teĥnologio