Ivan Navumenka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ivan Navumenka sur poŝtmarko | |||||
Persona informo | |||||
Іван Якаўлевіч Навуменка | |||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1925 en Vasileviĉi | ||||
Morto | 17-an de decembro 2006 (81-jaraĝa) en Minsko | ||||
Tombo | Kalvaryja vd | ||||
Lingvoj | belorusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Belorusio vd | ||||
Alma mater | Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Q106835363 vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Сідар Кляшторны • С. Кляшторны • Яўхім Цыбук • Н. Якаўлеў vd | ||||
Okupo | verkisto • literatursciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ivan Navumenka (16-an de februaro 1925, Vasileviĉi, Homela regiono - 17-an de decembro 2006, Minsko), belorusa verkisto kaj literaturesploristo.
Biografio
Naskiĝis en en familio de fervojisto. Dum Granda Patriota milito, de januaro 1942 partoprenis en kaŝrezisto, poste - partizano. De decembro de la jaro 1943 militservis. Post malmobilizigo (decembro de la jaro 1945) laboris kiel korespondanto. Finis filologian fakultaton de Belorusa Ŝtata Universitato (1950) kaj aspiranturon en tiu universitato. Gvidis per sekcio de prozo en ĵurnalo "Maladosc" (1953-1958), estris per katedro de belorusa literaturo de Belorusa Ŝtata Universitato. Dum la jaroj 1973-1982 - direktoro de Instituto de literaturo ĉe Sciencakademio de Belorusa SSR, de la jaro 1982 - vicprezidanto de Sciencakademio de Belorusa SSR. Prezidanto de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (1985-1990). Akademiano de Sciencakademio de Belorusa SSR, doktoro de filologio, profesoro.
Verkado
Debutis kiel verkisto en la jaro 1955. Aŭtoro de verkaroj kaj noveloj "Dum deksepa printempo" (1957), "Knaboj-samaĝuloj" (1958), "Kalunoj sur forbrulitaj lokoj" (1960), "Terpomoj" (1964), "Poploj de juneco" (1966), "Veronika" (1968), "Tia sama tero" (1971), "Vojaĝo en juneco" (elektitaj verkoj, 1972), "Ventego de flava foliaro" (1977), "Subitŝanĝa aĝo" (1986), "Resono de malproksimaj printempoj" (1989), romanoj "Pino ĉe vojo" (1962), "Vento en pinaro" (1967), "Kvardek tria" (1974), "Tristo de blankaj noktoj" (verkaro: romano, rakontoj, 1987), "Revanto. Malĝojo de blankaj noktoj" (1985), "Aŭtunaj melodioj" (verkaro: romano, rakontoj, 1987), teatraĵo "Birdoj inter fulmoj" (1982), noveloj por infanoj, literaturesploristaj verkoj, ĉefe pri Janka Kupala kaj Jakub Kolas.
Literaturo
- Навуменка Іван // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Складю А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.:іл.ISBN 5-340-00709-X
- Навуменка Іван // Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн. БелЭн, 1992-1995.