Ivan Marček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1962 |
Morto | 14-an de majo 2014 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • slovaka • rusa |
Ŝtataneco | Rusio • Slovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • muzikisto |
Ivan Marček (naskiĝis la 16-an de julio 1962, mortis la 16-an de majo 2014) estis drumisto de la slovaka pop-rokmuzika grupo TEAM. Li registris kun la grupo dek unu albumojn, kies unua eldono ankaŭ estis en Esperanto. Lia partopreno finiĝis la 16-an de majo 2014 post malbona gazetara novaĵo ke li mortis pro koratako. Marček estis konsiderata kiel unu el la plej bonaj drumistoj de Slovakio kaj Ĉeĥio. Krom TEAM-albumojn, li partoprenis en la registrado de filma lumdiskego de la grupo en la jaro 2008 (Pavol Habera a TEAM). Li ankaŭ partoprenis la lastajn koncertojn de TEAM en la jaro 2013 kies spektakloj estis en akustika versio.
Eksteraj ligiloj
- nekrologa biografia artikolo pri li en la retejo de la Ĉeĥa Televida Korporacio, kun filmeto de la kanto Reklam' en silento en la originala slovaka versio
- ankaŭ en la esperantlingva muzikfilmeto de la kanto Jen mia numero li plurfoje videblas
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.