Bril Ivan Jakoviĉ (naskiĝis en 1904, mortis la 20-an de oktobro 1977 en Ĥarkovo, Ukrainio) estis ukraina esperantisto.

Li estis aktiva en la Movado ekde 1923, ĉefe kiel instruisto kaj grup-gvidanto. Li gvidis E-klubon ĉe la loka domo de sciencistoj kaj estis UEA-delegito. Pluraj liaj tradukoj aperis tra la E-gazetaro.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.