Iván Szilárd Szép | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1922 en Košice |
Morto | la 19-an de septembro 2002 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • fizikisto |
Iván Szilárd SzÉP [silArd sEp], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli mallonge) Szép Iván estis hungara kemiisto, esplora inĝeniero.
Iván Szép naskiĝis la 1-an de januaro 1922 en Ĉeĥoslovakio en Košice. Li mortis la 19-an de septembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Iván Szép apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li translokiĝis al rest-Hungario, kie li akiris diplomon en 1949. Li komencis esplori la duonkonduktaĵojn el germaniumo ekde 1952 en telekomunikada instituto. En 1971 li estis nomumita vicinstitutestro. En 1980 li doktoriĝis (DSc). Li ricevis premion Kossuth en 1959.
Elektitaj kontribuoj
- Félvezető eszközök konstrukciója és technológiája 1. (1965)
- Galliumarzenid eszközök hazai kutatása-fejlesztése (1984) Arkivigite je 2016-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
- hungarlingva nekrologo Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.