Iván Bächer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1957 en Budapeŝto | ||||
Morto | 2-an de decembro 2013 (56-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mihály Bächer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Iván Bächer [beĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bächer Iván estis hungara ĵurnalisto, verkisto, instruisto. Lia patro estis Mihály Bächer.
Iván Bächer [1] naskiĝis la 25-an de marto 1957 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de decembro 2013 en Budapeŝto.
![](../I/B%C3%A4cher_Iv%C3%A1n_plaque_(Budapest-13_Pann%C3%B3nia_u_21).jpg.webp)
Biografio
Iván Bächer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Post la diplomo li instruis en gimnazio ĝis 1988, poste li laboris en diversaj gazeteldonoj. Depost la diplomo liaj kontribuoj ofte aperis en gazetoj. Resume li verkis pli ol 30 romanojn aŭ novelarojn. Ekde 2005 li aranĝis ankaŭ prelegojn, kie li ofte ankaŭ pianludis. Li ricevis premiojn inter 1993-2002.
Elektitaj volumoj
- Újlipócia (2014)
- Zónázó (2006)
- Rötúr (1997)
- A város (1986)
Aliaj kontribuoj
- Oszkár (teatraĵo, 1985)
- Ebéd (unuakta teatraĵo, 1987)
- Komorok (raportisto)
- Kolozsvári mozaik (raportisto)
- Séták Bächer Ivánnal Újlipóciában (raportisto)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto (2015)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.