Itu
municipo de Brazilo urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Macro Metropolitana Paulista
Mikroregiono Sorocaba
Fondita 1610
Poŝtkodo 13300-000
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167 095  (2015) [+]
Loĝdenso 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo)-23.264166666667-47.299166666667Koordinatoj: 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo) [+]
Alto 583 m
Areo 640,72 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Itu (Brazilo)
Itu (Brazilo)
DEC
Itu
Itu
Situo de Itu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itu [+]

Itu (oficiale portugale Município de Itu) estas malnova historia municipo kaj universitata grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Sorocaba. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 167 095 loĝantoj sur areo de 640,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 261 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 123 509. La teritorio havas komunan limon kun Salto, Porto Feliz, Araçariguama, Cabreúva, Elias Fausto, Indaiatuba, Mairinque, São Roque kaj Sorocaba. Ĝi apartenas al urbaro de Sorocaba. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: "granda akvofalo".

Geografio

Itu situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Du riveroj fluas tra la municipo: Tietê kaj Jundiaí.

Moderna kirko en Itu
Malnova kirko en Itu

Historio

Itu estis fondita fare de la portugaloj en 1610, sed jam en 1604 ili akiris bienojn. Itu iĝis paroĥo en 1653, en 1657 ĝi estis levita al vilaĝo kaj municipo. En 1760 ekzistis proksimume 105 domoj. Ĝi iĝis parto de Brazilo en 1822, kaj iĝis grandurbo en 1843. Itu estis la naskiĝloko de la brazila respubliko.

Klimato

Itu situas en humida subtropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa temperaturo varias inter 16-22 C°. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas modere malvarmaj kaj sekaj.

Trafiko

En Itu kaj en la regiono aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La fervojo funkcias ekde 1873. La loka flughaveno akceptas nur malgrandajn aviadilojn. La internacia flughaveno funkcias ĉe Campinas (52 km).

Vidindaĵoj

Muzeo en Itu

Itu havas faman muzeon kaj diversajn kirkojn.

Ĝemelurboj

Konataj lokanoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.