Itapipoca [itapipoka] estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Cearao.
![](../I/Brasao_itapipoca_ce.JPG.webp)
![](../I/Bandeira_itapipoca_ce.JPG.webp)
Bazaj informoj
![](../I/Ceara_Municip_Itapipoca.svg.png.webp)
- Loĝantaro: 123,613 (en 2014)
- Supermara alteco: 109 m
- Areo: 1614 km²
- Telefonkodo: 88
- Poŝtkodo: 62500-000
- Horzono: UTC -3
- 03° 29′ 38″ S 39° 34′ 44″ U / 3.49389 °S, 39.57889 °U (mapo)
Geografio
Itapipoca situas en la nordorienta parto de la lando. Fortalezo troviĝas 130, Teresina 400, São Luís 532, Natalo (Brazilo) 547, Recife 724, Maceió 808, Belém 1015, Salvador de Bahio 1061, Braziljo 1643, Goiânia 1807, Belo Horizonte 1886, Nova Iguaçu 2182, Rio-de-Ĵanejro 2193, Manaus 2270, Campinas 2304, Guarulhos 2343, San-Paŭlo (urbo) 2353, Campo Grande 2491, Curitiba 2648, Porto Alegre 3194 km.
Historio
![](../I/Centro_parcial_de_itapipoca.jpg.webp)
![](../I/Picos_itapipoca.JPG.webp)
En tiu loko diversaj indiĝenaj grupoj loĝis antaŭ alveno de la portugaloj. La koloniado komenciĝis nur en la 17-a jarcento. Oni okupiĝis pri brutoj kaj kotonoj. La loknomoj komence estis São José, Vila Velha, Imperatriz, ekde 1889 Itapipoca. Ĝi estis fondita en 1823, la municipo formiĝis en 1915.
Ekonomio
En la municipo Itapipoca ĉe la marbordo oni okupiĝas pri turismo, fiŝoj, diversaj fruktoj, pli interne oni produktas kotonojn, maizojn, fabojn, bananojn, kafojn, ricinojn, legomojn, mielojn, vaksojn, laktojn, fromaĝojn, ledojn kaj brutojn. En la urbego oni produktas ŝuojn kaj prilaboraj manĝaĵojn, nutraĵojn. La turismo estas grava pro naturaj, arkeologiaj kaj arkitekturaj altiroj.
Klimato
La municipo estas konata kiel "urbo de la tri klimatoj" pro la marbordo, ebenaĵo kaj montoj. Itapipoca situas en tropika zono. Jare pluvas po 1130 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro kaj majo.
Famuloj
![](../I/Casa_do_interior.jpg.webp)
En Itapipoca naskiĝis politikisto Tiririca.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- portugale Oficiala paĝo Arkivigite je 2016-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- angle mapo, distancoj
![](../I/2013-09-06_a_08_Baleia_-_111_(9726129093).jpg.webp)