La Itala Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio. Ĝi kutime okazas fine de aŭgusto kaj averaĝe havas ĉ. 200 partoprenantojn.
Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazonta en Breŝo) temos pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝas tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.
Historio
En 1935, en 1955 kaj en 2006 la Itala Kongreso de Esperanto ne okazis, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Italio. Same ĝi ankaŭ ne okazos en 2023, pro la UK en Torino. En 1992 kaj en 2002 ĝi ne okazis, ĉar la Eŭropa Kongreso de Esperanto okazis en Italio.
Notoj
- ↑ Organiza komitato: Prezidanto advokato kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekretario d-ro Umberto Toschi). Oni elektis la jenan novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano: d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli kaj d-ro Pier Carlo Monti.
- ↑ Organiza komitato: prezidanto d-ro A. Mondini, sekretario G. Marchetti. Oni elektis la jenan novan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario prof. Francesco Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron.
- ↑ Organiza komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario Toschi, kasisto Reni; sidejo de la estraro Verono. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de informaj broŝuroj.
- ↑ Organiza komitato: advokato G. Pasqualini, f-ino L. Caporali, f-ino N. Biagioni.
- ↑ Organiza komitato: sekretario inĝ. Muretti. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidantoj prof. A. Lacalendola kaj d-ro Giuseppe Koch. Nova sidejo: Bari.
- ↑ Organiza komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv. Morea. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekretario kolonelo Arturo Passerini. Nova sidejo: Livorno.
- ↑ Organiza komitato: markizo Carlo Cordero di Montezemolo, kolonelo Arturo Passerini. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezizanto markizo Carlo Cordero di Montezemolo, vicprezidanto inĝeniero doktoro profesoro Rinaldo Orengo, sekretario Gernando Morfini. Sidejo: Livorno.
- ↑ Organiza komitato: admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo. Laŭ la Encicklopedio de Esperanto, "tiu ĉi kongreso markis specialan etapon en la progreso de la itala Esperanto-movado".
- ↑ Organiza komitato: doktoro kavaliro Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto Montezemolo, vicprezanto doktoro profesoro Giorgio Canuto, sekretario Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala Esperanto-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de Esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan Esperanto-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Breŝo.
- ↑ Organiza komitato: grafo advokato Gino di Caporiacco, geometro Franco Bodini. Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de Esperanto, organizita de Bodini.
- ↑ Organiza komitato: advokato Giulio Benzoni, doktoro Canuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni. Dua Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj Unua Internacia Turisma Karavano por Esperantistoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.
- ↑ Organiza komitato: grafo doktoro Fr. Giusti del Giardino, doktoro U. Renda, Canuto, Bodini, profesoro G. Saggiori. Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj dua Internacia Turisma Karavano al Italujo.
- ↑ Organiza komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani kaj aliaj.
- ↑ Katolika Sento 2010 n.5
- ↑ Katolika Sento 2011 n.5
- ↑ Oficiala Retpaĝaro de la 84-a Itala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2017-12-13. Alirita 2017-12-12.
- ↑ {{Organiza komitato: Laura Brazzabeni, Bruĉjo Kasini, Marco Cecchi, Nicola Morandi, Diego Filippo Lotesto}}
Eksteraj ligiloj
- La oficiala paĝaro de la Itala Kongreso de Esperanto Arkivigite je 2020-07-18 per la retarkivo Wayback Machine esperante itale
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.