Itala Esperanto-Federacio | |
---|---|
Federazione Esperantista Italiana | |
Lando | Italio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 21-a de marto 1910 |
Fondiĝloko | Florenco |
Interretejo | www.esperanto.it |
Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.
Agadoj
Aranĝoj
Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.
En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.
Eldonado
En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.
Estraro (2020-2023)
- Prezidanto: Luigi Fraccaroli
- Vicprezidanto: Laura Brazzabeni
- Instruado: Paola Nigrelli
- Kongresoj ktp, eldona komisiono: Michela Lipari
- Trezoristo, retpaĝaro: Anna Carrera
- Sekretario: Natale Pinori
- Sociaj retoj, retpaĝaro: Debora Rossetti
Konsilio
La estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.
Historio
La asocio naskiĝis en Florenco la 21-an de marto 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de Juno, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari, nun estas Luigi Fraccaroli.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- www.esperanto.it/it/, la asocia retejo
Referencoj
- ↑ Statuto de la organizo registrita de la notario=https://www.esperanto.it/wp-content/uploads/2019/08/Statuto2010_ita.pdf (en la itala)
- ↑ en la kontaktiga paĝo: Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi, 38 20143 Milano.
- ↑ https://www.bitoteko.it/download/files/original/33f412f2541f989e685e03c3e0535b1a.pdf
- ↑ http://www.trapassatoefuturo.it/125/schede/099.html
- ↑ https://www.gazzettaufficiale.it/do/gazzetta/foglio_ordinario2/2/pdfPaginato?dataPubblicazioneGazzetta=19570928&numeroGazzetta=241&tipoSerie=FO&tipoSupplemento=GU&numeroSupplemento=0&progressivo=0&numPagina=4&edizione=0&elenco30giorni=
|