Okazis unu nokton
Clark Gable kaj Claudette Colbert
Clark Gable kaj Claudette Colbert
filmo
Originala titolo It Happened One Night
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22-a de februaro 1934
Daŭro 105 minutoj
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Joseph Walker
Buĝeto Usona $325.000
Reĝisoro(j) Frank Capra
Produktisto(j) Frank Capra
Harry Cohn
Scenaro Robert Riskin
Laŭ la verko de Samuel Hopkins Adams
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Howard Jackson
Rolantoj Clark Gable  Claudette Colbert  Walter Connolly  Alan Hale  Roscoe Karns  Jameson Thomas  Arthur Hoyt  Blanche Friderici  Irving Bacon  Joseph Crehan  Wallis Clark  Ward Bond  Charles C. Wilson  Dolores Fuller  William Bailey  Harry C. Bradley  George Breakston  Claire McDowell  Bess Flowers  Harry Holman  William Irving  Emma Tansey  William Wagner  Fred Walton  Billy West  Eddy Chandler  Ernie Adams  James Burke  Jack Curtis  William McCall  Harry Todd
Produktinta firmao Columbia Pictures
Distribuo Columbia Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro National Board of Review Award for Best Film
IMDb

It Happened One Night ("Okazis unu nokton") estas romantika komedio el 1934 de reĝisoro Frank Capra. Ĝi temas pri dorlotitino (Claudette Colbert) kiu ekamas kanajlan ĵurnaliston (Clark Gable). La intrigo de la filmo estas bazita sur Night Bus (Nokta Buso) de Samuel Hopkins Adams. La titolo de la filmo estas stranga, ĉar la agado okazas dum pluraj noktoj.

La filmo estis la unua kiu gajnis ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn (plej bona filmo, reĝisoro, aktoro, aktorino, kaj scenaro). Tiu atingo ne estis egalita ĝis One Flew Over the Cuckoo's Nest en 1975 kaj The Silence of the Lambs en 1991. Plue, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.