István ef Zámbó
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1950 (1950-01-03) (74-jaraĝa)
en Salgótarján
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo grafikisto skulptisto muzikisto grafikartisto videoartisto
TTT
Retejo http://www.efzambo.hu

István ef Zámbó [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo ef Zámbó István estas hungara artisto (pentristo, skulptisto, aktoro, muzikisto (pianisto, komponisto, kantisto)).

István ef Zámbó naskiĝis la 3-an de januaro 1950 en Salgótarján.

Biografio

István ef Zámbó laboris en presejo de Kecskemét inter 1967–1969, poste en Germana Demokratia Respubliko. Hejmenveninta li havis laborejojn en Szentendre, sed li ankaŭ aliĝis al la urba artista vivo. En 1980 li fondis orkestron, sed li konstante agas en pluraj artistaj branĉoj. En 1982 li havis svedan stipendion, post 5 jaroj li fondis artistan studion. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj ekspozicioj

• Szentendre (ekde 1969) • Parizo (1978, 2003) • Budapeŝto (ekde 1982) • Novjorko (1984) • Salgótarján (1992)

Elektitaj pentraĵoj

  • Táj varrott szájjal (1972)
  • Békés hétköznapok (1980)
  • Szeretkező felhőkarcolók (1986)
  • Sugárzó koporsóvégű önfényszopó halott (1990)
  • Építő tudásszomj (2005)

Elektitaj skulptaĵoj

  • Nem véletlen alakzat (1975, Dunaújváros)
  • A végtelen érintése (1994, Szentendre; transmetita al Budapeŝto en 2016)
  • Gyógyuló ikon (2005)

Elektitaj filmoj

  • Kutya éji dala (1983)
  • Rend a lelke (1993, aktoro, reĝisoro)
  • Alterego (2007, komponisto)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.