István Verebes | |
---|---|
István Verebes en 2012 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Verebes István |
Naskiĝo | la 4-an de julio 1948 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Loĝloko | Bazita |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Károly Verebes |
Edz(in)o | Kata Kánya • Éva Héczey |
Infanoj | Pater Sparrow • Linda Verebes |
Parencoj | Éva Schubert |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • aktoro • reĝisoro • dramaturgo • verkisto |
István Verebes [iŝtvAn verebeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebes István estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, dramaturgo, prezentisto, komikisto. Lia patro estis Károly Verebes, lia dua edzino el la kvar estis Éva Héczey, lia filo estis Pater Sparrow.
István Verebes naskiĝis la 4-an de julio 1948 en Budapeŝto.
Biografio
István Verebes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1970. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Inter 1971 kaj 1975 li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1975-1978 al Nacia Teatro (Miskolc), inter 1978-1980 al Nacia Teatro (Szeged). En tiu periodo intertempe (1973-1974) li estis ankaŭ redaktoro de Hungara Televizio, baldaŭ li estis ankaŭ ĵurnalisto. En 1980 li akiris tutlandan konatecon pro roloj en Hungara Radio (li estis komikisto). Ekde 1981 li estis ankaŭ reĝisoro de Teatro Radnóti. Dum fino de la socialismo li estis prezentisto de la unua hungara privata televizio ĝis 2009. Inter 1993-1998 li estis teatrestro de Teatro de Nyíregyháza, poste de aliaj teatroj. Li ricevis 5 premiojn inter 1983-2000. Li edziĝis kvarfoje, resume li havas 3 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Multa bruo pri nenio - Leonato
- Julio Cezaro - Cassius
- Ernő Szép: Vőlegény - patro
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Lumaj ventoj (1968) - dancanto
- Apám néhány boldog éve (1977)
- Redl ezredes (1984)
- Ámbár tanár úr (1998)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Az ezeregyedik kilométer (1973)
- Békestratégia (1985)
- Privát kopó (serio, ankaŭ scenaristo, 1993)
- Kávéház (2001)
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo (en Teatro Szigligeti (Szolnok)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (en Teatro Radnóti)
- Ŝekspiro: Hamleto
Aliaj laboroj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Towje Kleiner, Jacques Villeret kaj aliaj
- verkisto de teatraĵoj (ekzemple Senki sem tökéletes, Valamit visz a vicc, Humorterápia)
- teksto de ŝlagro Sohase mondd (kantisto Judit Hernádi)
- verkisto de 3 libroj