István Velenczey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Velenczey István |
Naskiĝo | la 7-an de marto 1925 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 19-an de aprilo 2006 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro • reĝisoro |
István Velenczey [iŝtvAn velencei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Velenczey István estis hungara aktoro, voĉoaktoro, teatrestro. Lia familia nomo kelkfoje aperis en formo Velenczei. Lia edzino estis Ibolya Péva.
István Velenczey naskiĝis la 7-an de marto 1925 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aprilo 2006 en ?.
Biografio
István Velenczey frekventis franciskanan gimnazion en Esztergom, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1947. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs) kaj Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li pasis laŭvice po 2 jarojn. Inter 1951 kaj 1953 li estis teatrestro de Teatro de Kecskemét, poste li denove estis aktoro en Nacia Teatro de Budapeŝto. Liaj sekvaj teatraj (aktoraj) stacioj estis:
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1954–1957)
- Teatro József Attila (1957–1967)
- denove en Nacia Teatro en Budapeŝto (1967–1983).
Depost 1983 li apartenis al 2 plimalgrandaj ĉefurbaj teatroj. Li ricevis premion en 1984. Kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoro.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Montague
- Rikardo la 2-a - Lord Villoughby
- Henriko la 4-a - ĉefepiskopo de York
- George Bernard Shaw: Pygmalion - Higgins (ĉefrolo)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Molière: Tartufo - Orgon
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Nyugati övezet (1952) - Boswall
- Micsoda éjszaka (1958)
- La atestanto – (1969) - ministeriano
- Te rongyos élet (1983) – grafo
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Tüskevár (1967) - instruisto pri matematiko
- Kalaf és Turandot története (1978)
- A varázsló álma (1986)
- Szent Gellért legendája (1994)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Walter Matthau Vittorio De Sica Christopher Lee Fernando Rey kaj aliaj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj