VÉGH István [pr. ve:g] estis hungara scenejdekoraciisto kaj aktoro naskiĝinta en Marosvásárhely la 7-an de junio 1856 kaj mortinta ?.
Kariero
Végh pretiĝis desegninstruisto. Li debutis en 1880 en la teatro de Koloĵvaro, poste li ludis en sia naskiĝurbo, en Székesfehérvár kaj denove en sia naskiĝurbo, kie li ludis kaj estis scenejdekoraciisto. En la fino de la jaro 1886 li estis ano de la trupo de Ignác Krecsányi kaj tie havis grandan sukceson per sia scenejdekoracio de la verko La Tragedio de l' Homo de Imre Madách.
Fonto
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.