TIBOLDI István estis hungara popolkanto-kolektanto, poeto naskita en Székelyszentmiklós en 1793 kaj mortinta en la 1880 en Kiskede.
Biografio
István Tiboldi studis en Székelykeresztúr, Koloĵvaro. Inter 1819 – 1844 li instruis en Szentgerice, pli poste li mastrumadis kaj instruis en sia naskiĝvilaĝo. Li estis kunlaboranto de János Kriza. Li kolektadis tre diligente la sikulajn popolkantojn. Ankaŭ li mem verkis kvazaŭ 265 poemojn pri la vivo de kamparanoj kun moralbonigaj tendencoj. Li verkis ankaŭ okazajn poemojn, epigramojn, originajn fabelojn, anekdotojn.
Volumo
- Bachus szent-gericzei utazása (poemo, Marosvásárhely, 1841).
- Adomák és tanítómesék, 1988
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.