István Szőke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szőke István |
Naskiĝo | la 23-an de julio 1942 en Vedresábrány |
Morto | la 30-an de oktobro 2016 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • filmreĝisoro |
István Szőke [iŝtvAn sOke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőke István estis hungara reĝisoro.
István Szőke naskiĝis la 23-an de julio 1942 en Vedresábrány (Hungario) (nuntempa Abrămuț en Rumanio), li mortis la 30-an de oktobro 2016 en Hungario.
Biografio
István Szőke studis en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István inter (1962-1966), poste li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1973. Lia ĉefinstruisto estis Endre Marton. Li komencis sian reĝisoran karieron en Teatro de Kecskemét, kie li laboris jardekon, sed tamen interrompe li reĝisoradis ankaŭ en aliaj 2 teatroj. Inter 1983 kaj 1988 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Miskolc), inter 1989-1994 de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1994 li apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba). Li instruis ankaŭ en aktorakademio. Li ricevis premion en 1989. Li havis edzinon.
Elektitaj teatraj roloj
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac (1977)
- Molière:
- La malsanulo pro imago (1978)
- Tartufo (1996)
- William Shakespeare:
- Kiel plaĉas al vi (1986)
- La Venecia Komercisto (1987)
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (2002)
- Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo (teatra versio, 2011)
Elektitaj filmoj
- ‘‘Nincs idő’‘ (1973)
- ‘‘Majd holnap’‘ (1980)
- ‘‘Ámbár tanár úr’‘ (1998)
- ‘‘Csocsó, avagy éljen május elseje!’‘ (2001)