István Sennyey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1580 en Cetatea de Baltă |
Morto | 22-an de oktobro 1635 (55-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo |
Barono (ekde 1606) István Sennyey [iŝtvAn ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sennyey István estis hungara pastro, episkopo, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis kissennyei [kiŝenjei].
István Sennyey naskiĝis en 1580? en Küküllővár (nuntempa Cetatea de Baltă en Rumanio). Li mortis la 22-an de oktobro 1635 en Győr.
Biografio
István Sennyey frekventis en gimnazion en Vieno, poste li lernis teologion en Romo. Li pastriĝis en 1616, poste li hejmenvenis. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1618 en Esztergom
- pastro en 1621 en Sopron, samtempe titulara episkopo de Bosnio
- titulara episkopo de Vác en 1623
- episkopo en Veszprém (urbo) en 1628
- episkopo en Győr en 1630.
Li ricevis ankaŭ diplomatiajn taskojn.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.