István Sándorfi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Etienne Sandorfi Sándorfi István | ||
Naskiĝo | 12-an de junio 1948 en Budapeŝto | |
Morto | 26-an de decembro 2007 (59-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Budapeŝto vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vd | |
Laborkampo | pentrado vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Sándorfi [iŝtvAn ŝAndorfi], france Étienne Sandorfi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándorfi István estis hungardevena franca pentristo.
István Sándorfi [1] naskiĝis la 12-an de junio 1948 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 2007 en Parizo.
Biografio
La familio Sándorfi estis deportita al malgranda vilaĝo pro malveraj akuzoj, sed baldaŭ ili ŝtele reiris al Budapeŝto. La juna István vidis, eĉ desegnadis okazintaĵojn de la Hungara revolucio de 1956. Post falo de la revolucio la familio disidis al okcidenta Eŭropo. En 1958 ili translokiĝis al Francio. Sándorfi akiris diplomon en Nacia Altlernejo de Belartoj kaj li frekventis ankaŭ similan altlernejon en Parizo. Li debutis en ekspozicio kun desegnaĵoj en 1966, sed la ekspozicio en 1973 portis plenan sukceson. Li kreis nur memportretojn dum 15 jaroj, ĉar li pentradis sola (sen iu ajn ĉeesto). Paŝo post paŝo en liaj pentraĵoj aperis diversaj objektoj, fine aĵpentraĵoj. Modelojn li ne uzis, nur fotojn pri la modeloj. Li ekspoziciis tutmonde. Li mortis en Parizo, sed li estis entombigita en Budapeŝto.
Lia edzino naskis filinojn en 1974 kaj 1979.
El solaj ekspozicioj
El kolektivaj ekspozicioj
- Bruselo (1976, 1978, 1980, 1992-1999)
- Bazelo (1978)
- Parizo (1979, 1985, 1993)
- Novjorko (1986, 1993, 1997)
Elektitaj pentraĵoj
- Kanália
- Saba
- Antigoni
- Anne en vert
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio