István Petelei | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1852 en Târgu Mureș | |
Morto | 5-an de januaro 1910 (57-jaraĝa) en Kluĵo | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
PETELEI István estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Marosvásárhely la 13-an de septembro 1852 kaj mortinta en Kolozsvár la 5-an de januaro 1910.
Biografio
Ekde 1872 Petelei studis filozofion en universitato de Budapeŝto kaj ekde 1880 fariĝis ĵurnalisto en Koloĵvaro ĉe Kelet, poste Kolozsvári Közlöny. En la sama jaro li estiĝis membro de Societo Petőfi. Inter 1886 kaj 1891 li estis redaktoro de gazeto Kolozsvár. Li estis prezidento de Kemény Zsigmond Társaság. Pro sia grava malsano post 1891 li vivis retiriĝinte en Marosvásárhely, fine li mortis en mensmalsanulejo en Koloĵvaro.
Ĉefaj verkoj
- Keresztek (elb., Bp., 1882);
- Az én utcám (elb., Bp., 1886);
- A fülemile (r., Bp., 1886);
- Jetti (elb., Bp., 1894);
- Felhők (elb., Bp., 1897);
- Vidéki emberek (elb., Bp., 1898);
- Az élet (elb. I – II., Bp., 1905);
- Elbeszélések (I – II., Kolozsvár, 1912);
- Lobbanás az alkonyatban (Bisztray Gyula bevezetőjével, Bp., 1955)
Bibliografio
- Péterfy Jenő összegyűjtött munkái (III. Bp., 1903);
- Schöpflin Aladár: Magyar írók (Bp., 1919);
- Gyalui Farkas: P. küldetése (Kolozsvár, 1935);
- Diószegi András: Turgenyev magyar követői (Tanulmányok a magyar-orosz irodalmi kapcsolatok köréből, I – II., Bp., 1961).
Fonto
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.