István Pelle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1907 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de marto 1986 (78-jaraĝa) en Bonaero |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arta gimnastikisto |
István Pelle [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pelle István estis hungara gimnastikisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, akrobato, trejnisto, oficisto, altlerneja instruisto.
István Pelle[1] naskiĝis la 26-an de julio 1907 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1986 en Bonaero.
Biografio
István Pelle en la sensporta vivo li estis simpla oficisto, kelkfoje cirka akrobato. Dum la 2-a mondmilito li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet. Depost la mondomilito li estis cirka akrobato eksterlande. Lia ĉefprogramo estis stari sur la kapo, dum violonludis kaj kantis. Baldaŭ li instruis en la sporta altlernejo en Bonaero, kie li estis ankaŭ trejnisto. En la sama urbo li pensiuliĝis kaj li neniam revizitis Hungarion.
Sporta kariero
István Pelle inter 1925-1936 estis gimnastikisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 35-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 11-foje inter 1928-1936. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun du oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1930.
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM67541 hungarlingva datenaro de muzeo