István Nagy B. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy István |
Naskiĝo | 8-an de majo 1933 en Szilvásvárad |
Morto | 22-an de aŭgusto 2006 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • lektoro |
TTT | |
Retejo | http://www.nagybistvan.hu/ |
István Nagy B. [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy B. István estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
István Nagy B. Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de majo 1933 en Szilvásvárad, li mortis la 22-an de aŭgusto 2006 en Budapeŝto.
Biografio
István Nagy B. studis gobelinojn en Industriarta Altlernejo inter 1951-1956, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Noémi Ferenczy, Aurél Bernáth kaj István Szőnyi. Ekde 1961 li ekspoziciis. Li studvojaĝis al Usono, Kanada (1972); Suomio (1976); Kuba (1980); Romo kun stipendio (1983-1984); Okcidenta Germanio (1985), Oslo, Aŭstrio (1989). Inter 1988 kaj 1998 li estis katedrestro en Pedagogia Altlernejo de Eger, poste ĝis 2003 li instruis samloke. En 1995 li estis ankaŭ gastoprofesoro en Universitato de Minesoto. Li ricevis premiojn inter 1983-2006.
Li edziĝis en 1959, la edzino naskis filinon en 1963, filon post 2 jaroj.
El solaj ekspozicioj
- Rger (1960, 1990)
- Debrecen (1970)
- Arthalo Budapeŝto (1971)
- Romo (1984)
- Budapeŝto (1994, 1998)
- Balassagyarmat (2006)
El kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Alsóörs (1962)
- Zsámbéki tél (1971)
- Petőfi Sándor igazi arca (1983)
- Lukács Apostol (2006)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio