István MIHÁLY [mihAj] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto. Li naskiĝis en Huedin la 21-an de oktobro 1963.

Kariero

István ​Mihály akiris diplomon pri hungara-angla lingvoj en 1988 en UBB de Kluĵo. Post mallonga instruado li iĝis redaktoro de la semajngazeto Fiatal Fórum kaj paralele vicĉefredaktoro de kulura monatrevuo Kalotaszeg de Huedin. De novembro de 1993 li estis redaktoro-programgvidanto de la hungara sekcio de Radio de Kluĵo. Li doktoriĝis en UBB de Kluĵo. Li verkis eseojn, studaĵojn, film- kaj literaturkritikon, recenzojn, poemojn, prozon, publicistikon, rok-estetikaĵojn. Li tradukis prozon el angla kaj rumana lingvoj.

Libroj

  • Tárlat, studaĵoj, kunulaŭtoro (Kriterion, 1991.);
  • Ördögi terv, du krimromanetojoj, 1996.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.