István Kukorelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1952 (71-jaraĝa) en Tét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Benedictine High School of Pannonhalma • Universitato Eötvös Loránd |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | akademiulo • jurosciencisto |
István Kukorelli [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kukorelli István estas hungara konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.
István Kukorelli[1] naskiĝis la 6-an de julio 1952 en Tét.
Biografio
István Kukorelli maturiĝis en benediktana gimnazio en Pannonhalma en 1970, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976, pli poste li instruis en la universitato. En 1988 li kandidatiĝis, en 2010 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1988 li estis vicdekano, ekde 1991 katedrestro. En 1998 li habilitiĝis, en la sekva jaro li profesoriĝis. Intertempe en fino de la socialismo li estis aktiva en la politiko, tamen li restis en ombro. Li plej ofte okupiĝis pri la konstitucio. Inter 1999 kaj 2008 li estis konstitucia juĝisto, inter 2008–2013 li estis katedrestro en Universitato István Széchenyi. Li ricevis premiojn inter 1993-2014. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
- Alkotmányjogi alaptematika (1979, kunredaktoro)
- Államjogi jogszabálygyűjtemény (1985)
- Így választottunk… - adalékok a választási reform és az 1985. évi általános választások történetéhez (1988, libro)
- Alkotmányjog. Jogszabálygyűjtemény (1994, redaktoro)
- Az alkotmányozás évtizede (1995, libro)
- Az Alkotmány magyarázata (2003, kunaŭtoro)
- Tradíció és modernizáció a magyar alkotmányjogban (2006, libro)
- A Magyar Országgyűlés, 1990-2010. Öt parlamenti ciklus története (2010, kunaŭtoro)
- Állampolgári ismeretek – tankönyv középiskolásoknak (2010, mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro)
- Magyarországot saját alkotmánya nélkül kormányozni nem lehet. A közjogász almanachja. (2014)
- Az alapjogi jogalkotás az alkotmányos rendszerváltás éveiben (2018, kunaŭtoro)
Fontoj
- hungarlingva intervjuo kaj biografio kun foto
- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2019-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-23. Alirita 2020-09-23.