KOVÁTS István (kova:ĉ) estis hungara fotoartisto naskita en Marosújvár la 10-an de aprilo 1881 kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc la 18-an de aŭgusto 1942.

Kariero

Kováts István post kvar gimnaziaj klasoj en Nagyenyed li fariĝis fotisto; de 1903 memstarulo, de 1906 en Székelyudvarhely. De la 1920-aj jaroj li trairis kun etnografo-desegninstruisto Ferenc Rezső Haáz la Sikullandon. En la jaroj 1930-aj li gajnis tri ormedalojn en tutlandaj ekspozicioj. En lia postrestaĵo troviĝas 40 000 foto-vitroplakoj kaj film-negativoj. Li faris plurajn fotojn pri verkistoj (Áron Tamási, József Nyírő, Zsigmond Móricz, Elek Benedek, Ferenc Szemlér, Lajos Áprily, László Tompa kaj Sándor Tomcsa.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.