István Korda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1911 en Arad | |
Morto | 18-an de oktobro 1984 (73-jaraĝa) en Kluĵo | |
Lingvoj | rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
KORDA István estis rumanuja hungara poeto, verkisto, tradukisto naskita en Arad la 11-an de oktobro 1911 kaj mortinta en Kluĵo la 18-an de oktobro 1984.
Biografio
István Korda abiturientiĝis en sia naskiĝurbo (1928). Li estis kunlaboranto de gazetoj Erdélyi Hírlap, Reggel, Aradi Közlöny. Li estis raportisto de Brassói Lapok en Banat (1936-40). Li estis redaktoro de Jövő en Arad (1945-49), ĉefredaktoro de Művelődési Útmutató (1949-52). Ekde 1959 ĝis sia pensiuliĝo en 1970 li estis kunlaboranto de la Porjunulara Libroeldonejo.
Verkoj
- Motorok éjszakája, poemoj, Arad, 1945;
- A nagy út. Biografia romano pri Sándor Kőrösi Csoma, Bk., 1956;
- Szembenéz a csillagokkal, romano, Bk., 1959;
- A mocsarak visszaütnek, romano, Bk., 1963;
- Rajzok és sorsok. Biografia romano pri Zsigmond Kóréh, Bk., 1966;
- A láthatatlan fonal, romano, Bk., 1969.
Tradukaĵoj
- Geo Bogza: Harminckét másodperc megrázkódtatja a világot (eseeca teksto por junuloj pri spacflugo de Gagarin), Bk., 1961;
- Ludwig Bechstein: A beszélő szamár, fabeloj, Bk., 1966;
- Vlaicu Bîrna: Varga Katalin regénye, romano., Bk., 1969;
- Ion Marin Sadoveanu: A tenger bikája, romano, Bk., 1967;
- Edgar Wallace: A zöld íjász, krimromano, Bk., 1969;
- Márna, márna, bűvös márna, rumanaj popolfabeloj, Bk., 1972;
- William Makepeace Thackeray: A rózsa és a gyűrű meséje, porjunulara romano, Bk., 1974.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.