István Jakab | |
---|---|
![]() István Jakab | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1949 (74-jaraĝa) en Hajdúbagos |
Lingvoj | hungara • germana • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
István Jakab [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakab István estis hungara agronomo, parlamenta deputito.
István Jakab[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1949 en Hajdúbagos.
Biografio
István Jakab maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1968, poste li akiris agronomian diplomon en agrikultura altlernejo de Szeged en 1972. Li komencis labori en kolĥozo en Debrecen, post jaro en agrikultura oficejo en la sama urbo, ekde 1984 en kolhozo en sia naskiĝvilaĝo. Li finis sian agrikulturan karieron en Csákvár en 1994. Intertempe dum agonio de la socialismo (1988) li komencis politikadi, iom poste li havis postenojn en agrikulturaj organizaĵoj. Ekde 2006 li estas parlamentano, ekde 2010 vicparlamentestro. Li ricevis kelkajn premiojn. Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-05-02 per la retarkivo Wayback Machine