István Járdányi Paulovics | |
---|---|
![]() István Járdányi Paulovics 1940 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1892 en ![]() |
Morto | la 9-an de decembro 1952 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Pál Járdányi |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • arkeologo |
István Járdányi Paulovics [iŝtvAn jArdAnji paŭloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járdányi Paulovics István estis hungara arkeologo, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Járdányi-Paulovics aŭ pli simple Paulovics. Lia filo estis Pál Járdányi.
István Járdányi Paulovics[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1892 en Izsa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Iža en Slovakio), li mortis la 9-an de decembro 1952 en Debrecen.
Biografio
István Járdányi Paulovics akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914 (krome li lernis ankaŭ kantoteknikon), liaj plej gravaj instruistoj estis József Hampel kaj Ede Mahler. Post la diplomo li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo. En 1917 li doktoriĝis en la universitato, en 1936 li estis nomumita privata profesoro. Post 2 jaroj li instruis en Universitato Erzsébet, inter 1940-1952 en Universitato István Tisza/Lajos Kossuth. Li havis tempon ankaŭ partopreni en arkeologiaj elfosaĵoj (Dunapentele, Szőny, Dunabogdány, Szombathely, ktp). Tiuj lokoj prezentas lian intereson al la romiaj restaĵoj en Panonio.
Dum la budapeŝtaj jaroj li estis kantisto de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár), en Debrecen li kantis en koruso.
Elektitaj kontribuoj
- Hellenisztikus egyiptomi emlékek Magyarországon (1917)
- A dunapentelei római telep (1927)
- Germanendarstellungen aus dem swebisch-markomannischen Kreis (1934)
- Lapidarum Savariense (1943)
- Dácia keleti határvonala és az úgynevezett dák ezüstkincsek kérdése (1944)
- Prometheus alakja óbudai kőemléken (1950)
- Nagytétényi kutatások (1957)