István Iván | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1905 en Szombathely |
Morto | 25-an de decembro 1967 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | medalisto • oraĵisto |
István Iván [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Iván István estis hungara medalisto, platetisto, oraĵisto.
István Iván [1] naskiĝis la 23-an de junio 1905 en Szombathely, li mortis la 25-an de decembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
István Iván studis en Reĝa Industriarta Altlernejo inter 1926-1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Simay kaj József Reményi. En 1934 li vivis en Vieno helpe de stipendioj. Ekde 1939 li laboris en Ŝtata Produktejo pri Moneroj komence apud Lajos Berán, poste József Reményi, fine li estis laboratoriestro. Post la 2-a mondmilito li planadis monerojn, krome li kreis plurajn medalojn, platetojn, ornamaĵojn.
Kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1943, 1993)
- Arthalo Budapeŝto (1944)
Elektitaj medaloj, platetoj
- "Nemzetközi Bélyegkiállítás - SOCPHILEX" (arĝentizita plateto, 1963)
- "Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület - Péch Antal Emlékérem / A bányászat és kohászat fejlesztéséért" (orizita bronza memormedalo)
- "Csepel Vas- és Fémművek Alapítva 1893" (bronza memormedalo)
- "Rákóczi Ferenc" (bronzo)
- "Universitas Budapest Inensis de Rolando Eotvos Nominata 1635-1960, és Eötvös portréja" (bronzo)
- "Szigetvárért" (1966)
- pluraj moneroj (vidu la bildon!)
Lia farita memortabulo
- "János Koncz" (Szombathely, 1938)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.