István Ipolyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de majo 1886 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 2-an de januaro 1955 en Bergen (Norvegio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | academic musician • muzikologo |
István Ipolyi [iŝtvAn ipoji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ipolyi István estis hungara-norvega aldviolonisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, muzikologo.
István Ipolyi[1] naskiĝis la 16-an de majo 1886 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 2-an de januaro 1955 en Bergen (Norvegio).
Biografio
István Ipolyi devenis el juda familio. Li estis disĉiplo de Jenő Hubay en Budapeŝto, poste de en:Henri Marteau en Berlino. En 1915 li edziĝis en Budapeŝto, post 2 jaroj li aliĝis al arĉkvarteto. Ŝajnas, li instruis en mezlernejo kaj aldviolonis en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Pro nervoza malsano li estis forigita el la orkestro en 1935, poste kun la edzino ili translokiĝis al Bergen. Dum la nazia okupado ili estis arestitaj kiel judoj, sed la Ruĝa Kruco liberigis ilin kaj vivis plu en Svedio. Depost la 2-a mondmilito ili revenis al Bergen kaj Ipolyi ekinstruis, krome li verkis muzikajn librojn.
Liaj libroj
- Innføring i musikkspråkets opprinnelse og struktur (Enkonduko al la origino kaj strukturo de muzika verko, 1952)
- Violinetyder (1954)
- Kurs i dubbelgreppspel (1955)