István Horvai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hoffmann István |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1922 en Szeged |
Morto | 28-an de junio 2004 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Juhász Teacher Training College |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • universitata instruisto • teatrestro |
István Horvai [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horvai István estis hungara reĝisoro, teatrestro kaj altlerneja instruisto.
István Horvai naskiĝis la 15-an de decembro 1922 en Szeged. Li mortis la 28-an de junio 2004 en Budapeŝto.
Biografio
István Horvai studis en pedagogia altlernejo en Szeged inter 1941-1944, sed li lernis ankaŭ reĝisoradon. Li eklaboris samloke en malgranda teatro. Poste li reĝisoradis en diversaj teatroj, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1951-1956 li gvidis Teatron Madách, poste li reĝisoradis en Nacia Teatro (Miskolc) kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1971-1999 li instruis en la Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
- Edit Frajt
- Nóra Görbe
- Bernadett Gregor
- Sándor Halmágyi (aktoro)
- Ferenc Hujber
- László Jászai (pli juna)
- Iván Kamarás
- Attila Kaszás
- Kitty Kéri
- László Keszég
- Kriszta Kováts
- Bea Lass
- Ádám Lux
- Erika Marozsán
- Béla Mészáros (aktoro)
- Soma Olasz Szabó
- András Ötvös
- Vera Pap
- Ferenc Pataki (aktoro)
- Kata Péter
- Lilla Polyák
- Zoltán Rátóti
- Péter Rudolf
- Imre Sipos
- Tamás Széles
- József Szivler
- Zsuzsa Töreky
- Milán Vajda
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- diversaj teatraj reĝisoraĵoj, ekzemple Ede Szigligeti: Liliomfi; Ferenc Molnár: Az ördög (La diablo)
- 3 filmoj inter 1969-1975
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.