István Harasztÿ | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1934 en Pestszentimre |
Morto | 13-an de julio 2022 (87-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Harasztÿ [iŝtvAn harasti], hungare Harasztÿ István, Esperante ’’Stefano Harasztÿ’’ estis hungara skulptisto kaj instruisto.

Fontano en Székesfehérvár 1993 fare de István Harasztÿ
.jpg.webp)
Skulptaĵo Birdo fare de István Harasztÿ
István Harasztÿ naskiĝis la 31-an de oktobro 1934 en Pestszentimre.
Biografio
István Harasztÿ komence estis simpla laboristo, inter 1957-1965 li instruis en faklernejo. Paŝo post paŝo li interesiĝis pri artoj, sed li neniam lernis skulptadon. Li kritikis la socialismon, sed punon li ne ricevis. Li kreis precipe tiujn skulptaĵojn, kiuj movas aŭ alivorte li faris mobilajn artaĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Liaj pli malgrandaj artaĵoj estas troveblaj en muzeoj de Berlino, Budapeŝto, Pécs, Duisburg, ktp.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)
Publikloka verkaro (selekto)
- skulptaĵoj, ekzemple Piros inga (Ruĝa pendolo), 1976, Győr; Flamingó (Flamengo), 1988, Seulo; Deák Dénes-szökőkút (Fontano), 1993, Székesfehérvár; Madár (Birdo), 2000, Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.